Soveto de Ministroj de Sovetio

Soveto de Ministroj de Sovetio
soveto
registaro de Sovetio
Komenco 15-a de marto 1946 vd
Fino 1-a de februaro 1991 vd
Antaŭe Soveto de PopolkomisarojSoveto de Popolaj Komisaroj de Sovetio vd
Poste Cabinet of Ministers vd
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Senata Palaco
Filioj Q104808958 vd
vdr

La Konsilio de Ministroj de Sovetunio (ruse Совет министров СССР), foje mallongigita al "Submin" kaj foje nomita la Konsilio de Ministroj, estis la laŭjure registaro de Sovetunio, tiel konsistigante la plenuman povon kaj administran agenton de Sovetunio de 1946 ĝis 1991.

Dum 1946 la Konsilio de Popolaj Komisaroj estis agnoskita kiel la Konsilio de Ministroj. Sekve, la nomo de la popolkomisaroj estis ŝanĝita al ministroj. La Konsilio eldonis proklamojn kaj direktivojn kiuj estis bazitajn sur kaj laŭ la aplikeblaj leĝoj, kies forto kaj la devo obei ilin validas por ĉiuj respublikoj en Sovetunio. Malgraŭ tio, la plej gravaj decidoj estis faritaj per komunaj anoncoj kun la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio, kiu de facto havis pli da potenco ol la Konsilio de Ministroj. Dum 1991, la Konsilio de Ministroj estis dissolvita, kaj anstataŭigita per la nova "Kabineto de Ministroj", kiu mem estis dissolvita nur kelkajn monatojn poste, kiam Sovetunio kolapsis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search